Fine de aŭgusto en la reta paĝo de la pola prezidento aperis invito por la nunjara eldono de la Tago de la Nacia Legado. Ĝi okazos sabaton, la 9-an de septembro kaj kiel legaĵo jam antaŭlonge estis elektita la romano de Eliza Orzeszkowa „Apud Niemen-rivero”. Tio estas la plej konata romano de Eliza Orzeszkowa, kiu libroforme aperis en 1888. Pro buntaj priskriboj, reliefaj siluetoj de la herooj kaj historiaj referencoj ĝi estas komparata al „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Neniu alia libro de la aŭtorino estis same entuziasme akceptita de recenzantoj. Oni alte taksis ligon de ĝia didaktika emfazo kun arta valoro kaj fajna konstruo de la tuta intrigo. „Apud Niemen-rivero” ĝuis popularecon kaj rekonon inter pluraj generacioj de la legantoj. Fine de la intermilita periodo oni pretigis baze de ĝi filmon, kiu tamen perdiĝis. Ĝia laŭvica filma versio aperis surekrane en 1987. „Apud Niemen-rivero” kalkuliĝas al la plej gravaj polaj literaturaj verkoj referencantaj al la Januara Insurekcio, kies 160-an datrevenon oni solenas nunjare.

El la elsendo 05.09.2023. Legas Pamela – 01′ 27″