Nunjare Krakovo solenas la 45-jariĝon de la apero de la malnova ĉefurbo de Pollando sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La ĉefaj solenaĵoj disvolviĝos en la urbo inter la 7-a kaj la 9-a de septembto. La 7-an en la palaco Krzysztofory la estos inaŭgurita ekspozicio proksimiganta la laboron de la Socia Komitato por la Rekonstruo de la Antikvaĵoj de Krakovo, kion akompanos la sonorilbatoj de la sonorilo Boleslao de sur la urba sonorilturo. Samtage estos solene enmanigita la Eŭropa Premio de la Heredaĵo / Europa Nostra Award pro konservistaj laboroj ĉe Wit Stwosz-altaro en Maria-baziliko en la jaroj 2015-2021. Por la 8-a de septembro estas planita malferma simpozio kun reprezentantoj de Unesko kaj Europa Nostra, post kio oni malfermos porokazan memortabulon ĉe La Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo. La lastan tagon tra la urbo moviĝos bunta parado, al kiu patronecos Nikolao Kopernik.

El la elsendo 05.09.2023. Legas Barbara – 01′ 17″