Ludu

En la 1261-a E_elsendo el la 01.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• troviĝas nia laŭvica raporto el Torino. Pri sia laboro kiel ekskursogvidanto rakontas al ni Stefano Menegolli.
• Bogusław Ubik-Perski, Esu dividas kun ni siajn spertojn pri la propagandado de Esperanto kaj la nunjara kongreso per la publika uzo de E-flago.
• Kelkajn impresojn pri la merkreda ekskursa tago enhavas la raporteto de Pamela kaj krome ŝi referencas al du mardaj programeroj dediĉitaj al lernado kaj instruado, t.e. paroliga kurso por komencantoj kaj kurso pri origamio.
• Pri siaj interesaj projektoj informas KuboF Hromoslav.
• Ikuko Kitagawa dividas opiniojn pri kelkaj interesaj por ŝi programeroj. Ni ankaŭ ricevis informojn pri la nunjara kongreso de japanaj esperantistoj.
• Fine Arya Ferduzi parolas mallonge pri sinpreparo al la Oratora Konkurso.
• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas scenon el la paroliga kurso por komencantoj, kiun marde partoprenis Pamela.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.