Ludu

En la 1259-a E_elsendo el la 30.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia hodiaŭa sonraporto el Torino enhavas interparolon kun la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia per kiu jam post la Nacia Arta Vespero ni retrorigardis al la dimanĉa programo.
• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la podianojn dum la Inaŭguro de la 108-a UK en Torino de Halina Górna.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.