Ludu

En la 1258-a E_elsendo el la 29.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ la unuan fojon ni renkontiĝas en  mallonga sonraporto el Torino, kie ni jam povis sabate vespere renkontiĝi kun venintaj kongresanoj. Atendante dokumentojn ni gastigas antaŭ nia mikrofono reprezentantojn de la venontjara kongreslando, Tanzanio ĉe ilia bunta tablo. Ĉe multaj tabloj dum la Movada Foiro estis la okazo babili kaj informiĝi kun pluraj rerezentantoj de la E-movado kaj komunumo pri ilia agado. Mallonge gastas tiuokaze antaŭ nia mikrofono Arya Ferduzi el Indonezio, Stella Besenyei-Merger kaj James Rezende Piton.
• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas vesperajn momentojn antaŭ la kongresejo, kiam ankoraŭ siajn dokumentojn transprenas ĵus venintaj kongresanoj kaj antaŭ la kongresejo daŭras la Movada Foiro.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.