Ludu

En la 1257-a E_elsendo el la 25.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la komenca kulturkroniko ni infomas pri kvin polinoj invititaj al la usona Filmakademio; pri ĉiumonataj historiaj eksponaĵoj en la urbodomo de Bjalistoko.
• Sekve ni prezentas sonscenon pri la fermaj momentoj de la 40-a Kongreso de la Pola E-Asocio finiĝinta lastdimanĉe. Nia aŭskultanto el Poznano liveras la unuajn informojn pri la nunjara ARKONES en Poznano, kiu okazos 15/17-an de septembro: www.arkones.org/eo.
• Hodiaŭ Vinilkosmo lanĉis la bitalbumeton de Kjara sub la titolo „Nuda” – https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva.html. Krom informo pri ĝi ni prezentas fragmente la devenantan el ĝi kanton „Sablo venta”.
• Kjara havos dum la 108-a UK en Torino sian kantaŭtoran koncerton. Pliaj informoj pri la proksimiĝanta kongreso rilatas al vivelsendoj kaj hibridaj programeroj, i.a. sciencaj, dum la kongresa semajno – https://uk.esperanto.net/2023/programo; al dumkongresaj E-kursoj por komencantoj, komencintoj kaj mezniveluloj, pri ĉiunivelaj KER-ekzamenoj, al kiuj necesas aliĝi antaŭkongrese: https://edukado.net/alighilo?id=2023UK-TORI; al Oratora Konkurso – la kandidatoj devos anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso pere de Marc Giraud, kongresnumero 95; al la ebleco partopreni en la Internacia Kongresa Koruso, en Internacia Arta Vespero pere de la formularo: www.mallonge.net/iav23.
• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas hispanan esperantiston Tonjo del Barrio ĉe informa reklambendo pri la kongreso en Torino, celanta urboloĝantojn.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.