Ludu

La 1255-a E_elsendo el la 15.07.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, finiĝis la unua studjaro de la dujara magistra kurso pri interlingvistiko por internacia studentaro kadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Pri tiu temo ni interparolas kun profesorino Ilona Koutny. https://www.youtube.com/watch?v=m-MpZxrNdwk&t=214s
• En komenca kulturkroniko ni informas pri Opus Klassik por pola kantisto J.J. Orliński; pri tri komunikkanaloj pri konservado de antikvaĵoj; pri festivalo de cirka arto en Lublin.
• La arkiva felietono pri Koniaków proksimigas lokon faman ne sole pro siaj puntoj, sed ankaŭ piceoj.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri transdono de la arkivo de Vincente Inglada al la Hispana Nacia Biblioteko; krome pri religia programo de IKUE dum la 108-a UK en Torino.
• Muzikmomentojn ni pasigas kun Helena Melnikova kaj ŝia aŭtora kanto „Nesciate”. La programinformon akompanas foto rilata al la vilaĝo Koniaków, kiu famas ne sole pro siaj puntoj, sed ankaŭ piceoj, kiuj servas ankaŭ por  konstrui lignajn ripozdomojn.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.