En la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko ekde 2021 ĉiumonate eblas rigardi iun objekton el ĝiaj kolektoj, kiu en normalaj kondiĉoj ne estas allasita al la publiko. La eksponaĵoj estas prezentataj en la ĉefvestiblo de la muzeo en la urbodomo de Bjalistoko. En julio 2023 temas pri objekto el la arkeologia fako de la muzeo, argila konusfunda ujo, kiu devenas el la dua duono de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo. La Muzeo asertas, ke temas pri la unusola objekto en la polaj muzeaj kolektoj. Ĝi estis elterigita fine de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Laŭ la muzeaj ekspertoj ĝi estas atesto pri la traiĝado de diversaj kulturoj kaj socioj. Nome ĝia formo kaj elfarmaniero estas specifaj por la ĉasista-plukanta socio de la regiono, sed la geometriaj ornamaĵoj faritaj helpe de ŝnurpremado karakterizas alian socian grupon, paŝtistojn el la fino de la ŝtonepoko. Ĝi impresas kvazaŭ ĝi estus farita de du malsamaj personoj. Tamen povas esti, ke faris ĝin unu persono, kiu forlasinte sian denaskan grupon daŭrigis la potelafardon en la nova. Farante ujon adaptitan al la postuloj de la nova tradicio tiu persono lasis ornamaĵon karakterizan por siaj prauloj. La muzeo eldonis memorkarton kun la foto de ĉi tiu historia objekto, kiun eblas rigardi en Bjalistoko ĝis la 31-a de julio 2023.

El la elsendo 25.07.2023. Legas Milada – 02′ 04″