Ludu

La 1251-a E_elsendo el la 25.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• Komence aŭdiĝas la kulturkronikaj informoj pri la eŭropa premio pro la konservado de la gotika artverko, Wit Stwosz-altaro en la krakova Maria-baziliko; pri la nunjara romano por la Tago de Nacia Legado „Apud Niemen-rivero” de Eliza Orzeszkowa; pri pliaj freskoj restaŭritaj en la urbodomo de Poznano.
• En la E-komunuma segmento ni referencas al la reta kunveno kun UN-kompetentuloj pri multlingvismo.
• Post iom longa paŭzo ni rerenkontiĝas en Leterkesta programero.
• Muzike akompanas nin Hugo Yass per fragmento de sia kanzono „Ĉe Pluv-Kolora Pasejo” el lia albumeto „Primitiva” – https://www.youtube.com/watch?v=O-NatSPMjN4.
• La programinformon akompanas foto pri la restaŭrita fragmento de Wit Stwosz-altaro en Maria-baziliko en Krakovo ricevinta eŭropan premion.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.