Ludu

En la 1248-a E_elsendo el la 10.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Kiel la ĉefan programeron ni proponas konatiĝon kun la unua E-albumo de Klarisa „Ludu kaj kantu”, kiu la 7-an de junio estis prezentita de Vinilkosmo. Laŭ la informoj peritaj de la konata E-muzikeldonejo ni skizas ŝian artan silueton kaj prezentas specimene per fragmentoj iujn el ŝiaj 13 kantoj. Ili estas disponeblaj laŭ kutimaj bit-formatoj ĉe Vinilkosmo:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/klarisa/1-ludu-kaj-kantu.html
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri dokumentado de geotermaj fontoj en Pollanado; pri la unua akvofarmejo en Pollando; pri arkeologiaj esploroj en la valo de Biebrza-rivero.
• La sciencbultena rubriko traktas esplorojn pri la ĉieĉeesta homa DNA kaj pri scienca traktado de akordiono.
• La interreta foto prezentas la kovrilon de la bita albumo de Klarisa „Ludu kaj kantu”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.