Ludu

La 1247-a E_elsendo el la 05.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• En la komenco aŭdiĝas kulturkronikaj informoj: pri la premio Found in Translation 2023 por Anna Zaranko pro la anglalingva traduko de „La kamparanoj” de Władysław Reymont; pri la ekspozicio „Alisorĉante la mondon”, arta manifesto pri la romaa identeco kaj arto, post Venecio kaj Ferrara nun estas rigardebla en Varsovio.
• Nia arkiva felietono pri koninda Pollando estas dediĉita al la loko Paczków en la sudokcidenta Pollando.
• Ni prezentas resumojn de la prelegoj el la simpozio dediĉita al signifo de la Biblioteko Hodler kaj al ĝiaj esploristoj okazinta lige kun la transdono de la Biblioteko Hodler sub la protekton de la pola Nacia Biblioteko.
• En la E-komunuma segmento ni infomas pri intensa julia kursaro en la franca Kastelo Greziljono https://gresillon.org/maratona?lang=eo; pri la 45-a Esperantogogia Konferenco dum la Torina UK.
• Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per sia kanzono „La Nuboj”, kiun ni prezentas fragmente.
• La programinformon akompanas interreta foto pri la simpozio en la Nacia Biblioteko dediĉita al la signifo de la Biblioteko Hector Hodler.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.