La naciaj koloroj de Pollando estas la blanka kaj ruĝa. Tiujn ĉi kolorojn havas la pola ŝtata flago. La 2-an de majo en Pollando ni festis solene ĝian Tagon. En la nuna jaro la solenadoj okazis la 19-an fojon. En tiu tago la polaj blankaj-ruĝaj flagoj ekpendis ne nur ĉe la sidejoj de ŝtataj oficejoj. Ili aperis ankaŭ ĉe ĉiuj loĝdomoj kaj ĉe fenestroj kaj balkonoj de multaj poloj.
La koloroj de la pola flago estas de pramalnova tempo la blanka kaj ruĝa. Jam en la 12-a jarcento la reĝa filo, princo Kazimiro Justulo batalis sub la signo de la blanka aglo sur la ruĝa fono. Dum historiaj bataloj tio estis la komuna signo por ĉiuj militistoj de Pollando. Aglo, kiu vivas en altaj montoj, simbolas en multaj kulturoj, ankaŭ en la pola, venkon kaj forton.Tial en la supro de la pola flago aperas la blanka koloro, en la malsupra la ruĝa. Tiuj koloroj ankaŭ havas apartajn signifojn. La blanka koloro signifas bonon kaj purecon de la klopodoj de la pola nacio. La ruĝa koloro signifas amon. Ĉiu ŝtato posedas propran flagon. La pola flago kiel la ŝtata simbolo evoluis tra jarcentoj, ĝi estis starigita per tradicio kaj specialaj dokumentoj. Du ŝtatoj – Indonezio kaj Monako – havas flagojn similajn al la pola. Tamen tiuj flagoj diferencas de la pola per tio, ke en ilia supro aperas la ruĝa koloro kaj en malsupro la blanka. La ruĝa koloro en ĉiuj ĉi flagoj iom diferencas kaj krome la flagoj havas malsaman formon. La flagojn studas aparta scienco. Ekde 2004 ĉiu en Pollando, kun necesa respekto, rajtas uzi, pendigi la polan flagon dum la tuta jaro publike. Ĝi estas pendigata lige kun naciaj festoj, dum aranĝoj kun la ŝtata aŭ loka signifo, ĝi aperas lige kun la sportaj ludoj. En Pollando estas krome 14 ŝtataj festoj, dum kiuj la ŝtata flago devas esti prezentita publike. Kvar fojojn tio jam okazis en majo. La 1-an de majo poloj solenis la Laborulan Feston, la 2-an de majo Tagon de la Pola Ŝtata Flago, la 3-an de majo Tagon de la Konstitucio kaj la 8-an de majo Nacian Tagon de Venko super Germanio en la 2-a mondmilito. Krom la blanka aglo kaj la blanka-ruĝa flago la tria simbolo de Pollando estas ĝia himno.
Eble malfacilaj vortoj:
Aglo – estas granda birdo, opiniata kiel reĝo de la birdoj. Ĝia figuro estis kaj daŭre aperas kiel milita, kiel ŝtata simbolo.
Fono – estas la baza koloro, sur kiu aperas diversaj figuroj, ornamoj.
Supro – tiu parto de io, kiu estas plej alta.
Balkono – Elstara plato ĉe domo, sekurigita per ĉirkaŭkonstruo, kiun eblas suriri el la interno de loĝejo.
Himno – solena kanto religia, nacia aŭ ŝtata.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Barbara – 04′ 55″