Kvankam ĉiam pli sentiĝas en Pollando la varno ni nur povas revi pri Mediteraneaj temperaturoj kaj pri ties pejzaĝoj. Tamen por iom proksimiĝi kaj revi pri suda Eŭropo ni proponas hodiaŭ viziti la lokon Szydłów (la suda Pollando),  kiu – rigardata de malproksime – pro blankaj kalkoŝtonaj muroj kaj urbopordegoj vekas asociaciojn kun la sunoplena kaj varma Hispanio. Szydłów des pli meritas nian viziton, ĉar ĝi estas la unusola urbo en Pollando, kiu en la 21-a jarcento brile evoluas ene de siaj mezepokaj muregoj. Laŭ onidiroj tiam, kiam  tiujn ĉi terenojn surkreskis senlimaj arbaroj plenaj de sovaĝaj bestoj oni plej forte timis en la regiono ne ilin, sed iun konkretan homon…  la kruelan rabiston Szydło. Li estris bandon, kiu atakis komercistajn karavanojn kaj simplajn vojaĝantojn, malbonŝance elektintaj la lokan vojpasejon. Rabistojn interesis nur juveloj, kiuj estis sekve kaŝataj en prokismaj kameroj. Iufoje tamen la orgojla rabisto ne rekoninte bone la pasantojn atakis la karavanon de pola reĝo. Dum la reĝaj kavaliroj luktis kontraŭ la rabistoj la reĝo Kazimiro la Granda preĝis sur proksima altaĵo ĵurante,  ke se Dio savos lin,  tiam en tiu ĉi loko li konstruigos preĝejon. Kaj tiel vere okazis. Ĉiuj rabistoj pereis kaj ilia estro, la menciita Szydło devis redoni al la reĝo kaŝitajn trezorojn. Ilia valoro ebligis elkonstrui sur la altaĵo preĝejon kaj establi setlejon, kies nomo deriviĝas de Szydło-rabisto kaj nun sonas Szydłów. En la historiaj dokumentoj Szydłów estas notita jam en la 1119-a jaro,  do 200 jarojn antaŭ ol Kazimiro la Granda fariĝis la pola reĝo.  En la 13-a jarcento oni jam rekonis ĝin urbo, pri kio povas atesti noto en la pola kroniko de Jan Długosz, mencianta batalon kontraŭ turkoj apud la urbo. Tamen oficiale Szydłów la urborajtojn akiris en la 1329-a jaro. Tiu ĉi momento signas brilan kaj dinamikan urboevouon. Meze de la 14-a jarcento reĝo Kazimiro la Granda ordonis ĉirkaŭi la urbon per kalkoŝtona murego, pro kiu oni difinas Szydłów la ŝtona urbo aŭ la pola Carcassonne. Samperiode kreiĝis en ĝi la defenda fortikaĵo rolanta samtempe kiel la reĝa rezidejo. Kreiĝis tiam ankaŭ svelta gotikstila preĝejo de sankta Vladislavo.  La murego zonumanta la urbon longis 680 metrojn kaj al la urbo gvidis 3 pordegoj la Abata, Sandomierz-pordego [laŭ la nomo de la najbara urbo] kaj la Krakova [laŭ la nomo de la tiama pola ĉefurbo]. Verŝajne komence de la 15-a jarcento kreiĝas la unuaj metiistaj gildoj servantaj al  la loka merkato. Dank’ al sia favora situo  Szydłów fieris ankaŭ pri tre vastaj kaj profitdonaj komercaj kontaktoj. Tra la urbo kondukis la importoitinero de vino, bredbestoj kaj lupolo, kio estis por la urbo fonto de grandaj enspezoj. En la 1528-a jaro konforme al privilegio de la reĝo Sigismundo la 1-a la urboloĝantoj establis  akvokondukilon. Pro la akvouzo necesis pagi, tamen la akiritaj tiel rimedoj povis esti destinataj nur por la modernigo de la aranĝaĵo. Krome dank’ al ĝi kreiĝis la urba banejo. Tiam en Szydłów loĝis 710 personoj kaj la urbosubstancon formis 180 grandparte lignaj domoj. Dum kelka temo ŝajnis,  ke ĝi fariĝos unu el la plej gravaj centroj de la lando. Ofte gastis tie la reĝo kun siaj korteganoj, ĉiam pli multnobre vizitis ĝin eksterlandaj komercistoj. Sed subite la urbon preskaŭ ĝisfunde detruis  du damaĝaj incendioj. Unu tuj post la alia. Kiam fine en la 17-a jarcento Szydłów sukcesis supervenki la krizon kaj reveni al  sia antaŭa stato eksplodis la pola-sveda milito, sekve de kiu Szydłów estis preskaŭ ter-ebenigita. Ne plu funkciis la urba banejo, nenio restis de la urba akvokondukilo. La urboloĝantaro de 1300 subite falis ĝis 300, kiuj porteme ekloĝis  en 34 saviĝintaj konstruaĵoj. Szydłów kvazaŭ ne plu havis la forton kontraŭbatali la malfavoran sorton. Des pli, ke baldaŭ ankaŭ Pollando spertis detrufrapon en la formo de dispartigoj.  La aŭstra aneksinto,  en kies limoj ektroviĝis Szydlow, ne tro zorgis pri ĝiaj malnovaj tezoroj. Ne mirige do, ke en tiu ĉi periodo Szydłów perdis la urborajtojn.  En la 1822-a jaro oni eĉ decidis aŭkcii la urban muregon, kiu verŝajne saviĝis nur pro la fakto, ke oni ne sukcesis trovi sufiĉe riĉan klienton. Kvankam la sekvaj jarcentoj ankaŭ ne tro favoris Szydłów ĝi poiome reakiras sian iaman belon kaj rekonon en Pollando. Nun ĉiuj ĝiaj malnovaj konstruaĵoj estas zorgeme renovigitaj. La urbo fariĝis loko de unu el la plej famaj en Pollando kavaliraj turniroj. Sed ne sole ili estas la okazo memori pri la pasinteco. Ekster la urbo, malantaŭ la Krakova Pordego sur la altaĵo troviĝas la malgranda kaj malnova, gotikstila preĝejo, kies patrono estas  Ĉiuj Sanktuloj. Onidire ĝuste ĉi-loke preĝis la pola reĝo Kazimiro la Granda atakita de la rabisto Szydło. Kaj ni ne forgesu aldoni, ke ekzakte sub ĝi  troviĝas kamero, iam kaŝinta ne nombreblajn trezorojn, ŝtelatajn de la lokaj  rabistoj estritaj de la kruela Szydlo.

El la elsendo 05.05.2023. Legas Maciek – 06′ 51″