Ludu

En la 1246-a E_elsendo el la 30.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Kiel ĉefa parto de nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas sonscenoj el la oficiala ceremonio pri la transdono de la Biblioteko Hector Hodler el Roterdamo al la pola Nacia Biblioteko en Varsovio (29.05.23). Kiel apartaj sondokumentoj aŭdiĝas la alparolo de la pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński; la parolado de UEA-prezidanto Duncan Charters. Antaŭ nia mikrofono gastas la vicdirektorino de la Nacia Biblioteko Julia Konopka-Żołnierczyk. Ni bedaŭras pro ne ĉiam kvalita sono de la sonmaterialo, kio estis de ni sendependa.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la decido de Unesko popularigi – laŭ iniciato de Pollando – biciklon kiel universalan transportorimedon por ekvilibra kaj sana vivstilo. Ni informas pri decido rilate la Konfucean Intituton en la Universitato de Vroclavo kaj sinologiaj studoj.
• La sciencbultena rubriko referencas al la interesa ekspozicio de studentoj el la Naturscienca Centro de la Bjalistoka Universitato, kiu pruvas ke la naturaj birdoovoj estas ne malpli allogaj ol kolorigitaj.
• La interreta foto, el fb akompananta la hodiaŭan elsendon prezentas momenton de la subskribo de la oficiala interkonsento pri la trandono de la Biblioteko Hector Hodler al la pola Nacia Biblioteko. Tiun akton plenumas la direktoro de la pola Nacia Biblioteko, Tomasz Makowski kaj la prezidanto de UEA, Duncan Charters.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.