Ludu

La 1241-a E_elsendo el la 05.05.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• proponas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ audiĝas la unua parto de nia interparolo (https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/).
. Nia arkiva felietono rekondukas nin vizite al la loko Szydłów;
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la novtradukitaj tekstoj de Nikolao Kopernik, aparte tiuj ligitaj kun lia religiula funkcio; al EC1 Łódź, nun registrita ĉe la Eŭropa Itinero de la Industria Heredaĵo;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la baldaŭaj Esperantaj Tagoj de Krakovo en Pollando – https://eventaservo.org/e/8fee59;
• La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la lokon Szydłów, kiu estas fojfoje difinata kiel la pola Carcassonne.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.