Ekde tri jaroj la Kurpie-regionaj eltondaĵoj, kiel formo de la artmetio, troviĝas sur la listo de la Landa Nemateriala Kulturheredaĵo. Ilia origino radikas en la mezo de la 19-a jarcento kaj estas priskribita kiel la kapablo eltondi el kolora, brila papero ornamaĵojn kun flormotivoj, kun motivoj zoo- kaj antropomorfiaj el la natur-kultura ĉirkaŭaĵo. Al la plej popularaj formoj apartenas aĵuraj fenestrokurtenoj kaj dentumitaj ornambendoj, etaj arboj kaj plantoj, stilizitaj liliofloroj, steloj, eltondaĵoj prezentantaj birdojn, ĉevaletojn, arbaron ks. Nun, ĝis la 4-a de majo eblas rigardi la plej belajn majstrajn produktojn en ekspozicio de la Podlaĥia Muzeo de Popola Kulturo en apudbjalistoka Wasilkowo. Ili estas prezentitaj sur pli ol 40 paneloj, dank’ al kiuj eblas konatiĝi ankaŭ kun la historio de ilia kreiĝado kaj kun iliaj nuntempaj variantoj. Eblas ilin kompari kun popolaj eltondaĵoj el aliaj landopartoj. Samtempe la vizitantoj havas la okazon konatiĝi kun tradiciaj Kurpie-regionaj kostumoj. Kvankam nuntempe la Kurpie-regionaj eltondaĵoj ne plu plenumas saman rolon kiel iam, daŭre ili estas uzataj kiel ornamelementoj.

El la elsendo 05.04.2023. Legas Maciek – 1′ 37″