La puntoj teksitaj per specialaj bobenoj, tradicie kreataj en la loko Bobowa en la krakova regiono estis registritaj en la landa listo de la nemateria kulturheredaĵo. La rilata kandidatiga dokumentaro estis prezentita lastaŭtune en la Nacia Instituto de la Nacia Kulturheredaĵo.
Konforme al la difino de Unesko el 2003 la puntoj de Bobowa estas nedisigebla elemento de ĝia tradicio, kun kiu la lokaj loĝantoj identiĝas, transdonas ĝin en familioj kaj dum laborrenkontoj. La nomo Bobowa-punto reliefigas lokon, kie oni ĝin kultivas. Ne malpli grava estas ĝia formo kiel ankaŭ konkretaj elfaraĵoj, imitmodeloj kaj akcesoraĵoj. La loĝantoj de Bobowa kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj agnoskas ĝin parto de sia kultura heredaĵo, la elemento por popularigi la lokon Bobowa en la tuta mondo.
Ne estas konate, kiam la lancetado populariĝis en Bobowa, tamen jam antaŭ 1866 tiu praktiko estis tre populara, kaj en 1899 en Bobowa estis establita Profesia Lernejo de Lancetado. Tiu tekniko estis transdonata de generacio al generacio kaj daŭre praktikata i.a. per la aplikado de tradiciaj modeloj de lancetado el la 19-a jarcento.
Karakterizas ilin motivoj el la ĉirkaŭa naturo, kiel limakoj, etaj girlandoj, homkapetoj, anĝeloj, pavoplumoj, krisantemoj, lilioj, anseraj piedetoj, tulipoj, sunfloroj, fungoj, taraksakoj. Tradicie Bobowa-punto servis kiel tablokovrilo, kiel ornamo de litkovraĵoj, liturgiaj vestoj, altaroj ks.

El la elsendo 25.04.2023. Legas Barbara kaj Gabi – 02′ 10″