Pollando estis la honora membro de la nunjara Internacia Librofoiro en Tajepej, Tajvano, unu el la plej gravaj ĉi specaj eventoj en la Fora Oriento. Tio fariĝis la okazo prezenti ne sole la polan literaturon, sed ankaŭ kulturon. Internacia Librekspozicio en Tajpej – TIBE celas legoamantojn, kun kio ligiĝas renkontiĝoj kun aŭtoroj, kulturaj eventoj kaj librovendado. La lastan TIBE – antaŭ la pandemio – en 2019 vizitis 580 mil personoj kaj en 1859 standoj prezentiĝis 735 eldonistoj el 52 landoj. Ĝis nun ĝiaj honoraj gastoj estis i.a. Francio, Hungario, Isrealo kaj la Suda Koreio. En la pola pavilono krom informstando troviĝis i.a. ekspozicio pri la pola historio, ekspozicio pri la tradicio kaj nuntempo de la pola infana desegnoarto. Eblis en ĝi aĉeti librojn de polaj aŭtoroj en la traduko al la ĉina tradicia lingvo, troviĝis en ĝi scenejo por la aŭtoraj renkontiĝoj, speciala renkontosektoro por eldonistoj. Ĝis nun sur Tajvano popularecon akiris tiaj polaj kreantoj kiel Janusz Korczak – dank’ al la tradukoj de Wei-Yun Lin-Górecka – kiel Wisława Szymborska kaj Andrzej Sapkowski. Ĉiam pli multnombre aperas en Tajvano ankaŭ la pola porinfana literaturo. Aparta atento estis donita al libroj, kiuj aperis aŭ baldaŭ aperos en la traduko al la tradicia ĉina lingvo kaj la angla. Kadre de la akompanaj eventoj krom aŭtoraj renkontiĝoj, plastikaj laborrenkontoj por infanoj, okazis ankaŭ prezento de la pola kuirato kun la gustumado de elektitaj pladoj. La ĉefa organizanto de la pola stando estis Libroinstituto subtene de la Pola Buroo en Tajpej kaj Adam Mickiewicz-instituto.

El la elsendo 15.03.2023. Legas Barbara – 02′ 20″