Ĝis la 5-a de marto eblis rigardi en Varsovio la ekspozicion dediĉitan al la pentroarto de la Nordo. La ekspozicio prilaborita de la Nacia Muzeo en Varsovio kune kun la Artmuzeo en Gotenburgo estas la unua tiom ampleksa prezento de la nordia arto el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcento en nia parto de Eŭropo. La ekspozicio enhavas pli ol 100 verkojn de pentristoj de ĉi tiu periodo el Danlando, Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio. Temas pri pentraĵoj i.a. de Edvard Munch, Vilhelm Hammershoi kaj Carl Larsson, kiuj proksimigas al la publiko historion kaj kulturon de ĉi tiu landoj. La ekspozicio enhavas ankaŭ pentraĵojn de polaj pentristoj kiel Olga Boznańska, Józef Chełmoński, Józef Mehoffer dank’ al kio la publiko povas malkovri iujn similecojn inter la pola kaj la nordia pentroarto. La ekspozicio okazis sub la honora patroneco de la dana, finna, norvega kaj sveda ambasadoj kaj de Islanda Honora Konsulejo en Varsovio.

El la elsendo 05.03.2023. Legas Maciek – 1′ 11″