Ludu

La 1233-a E_elsendo el la 25.03.2023 ĉe www.pola-retradio.org

invitas vin al la koninda Pollando, al la urbo Opatów, ĝia Historia Monumento kaj iu el la legendoj/anekdotoj kun ĝi ligitaj.
• La komenca kulturkroniko informas pri Printempa Beethoven-festivalo en Varsovio; Herbario de Lublin kun 100-jaraj akvareloj; porokaza teksaĵo planita por la jubileo de la urbo Łódź (Lodzo).
• En la E-komunuma segmento ni informas pri martaj eventoj en Barcelono, Hispanio; pri la tria eldono de la konkurso Laŭro de la Akademio; pri nova ZEO en Bjalistoko.
• Muzike akompanas nin ĴeLe per la kanzono „La vivo”, kiu devenas el la albumo „Sentokaoso”, kiun bitaforme nur hieraŭ anoncis Vinilkosmo. Nia interreta foto prezentas la kolegiatan preĝejon de s-ta Marteno en Opatów.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.