Ludu

La 1232-a E_elsendo el la 20.03.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Enhavas la 135-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
• En aktualaĵoj ni referencas al la optimismigaj agadrezultoj de la pola aviadtrafiko; ni informas pri la helpo de Caritas Pl por la viktimoj de la tertremo en Sirio kaj Turkio; pri novaj studdirektoj en polaj altlernejoj.
• La sciencrubrika temo rilatas al malkovrita tavolo de fanditaj rokoj ene de la Tero.
• La akompana interreta foto rilatas al la daŭranta helpkampanjo de Caritas PL por la viktimoj de la terura tertremo en Turkio kaj Sirio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.