Ludu

La 1223-a E_elsendo el la 30.01.2023 ĉe www.pola-retradio.org

enhavas felietonon pri koninda polo, batalanto i.a. por la poleco de Mazuria regiono – Wojciech Kętrzyński.
• En la kulturkroniko ni informas pri lastaj registroj en la listo de la pola nemateria kulturheredaĵo; pri ekspozicio de Peter Mertens, flandra pentristo, setliĝinta en Pollando; pri distingo por la itala kunlaboranto de Kantor.
• La E-komunuma segmento enhavas informojn pri la scienca programo de la 108-a UK en Torino kaj pri varbokampanjo por esperantistoj dezirantaj dum ĝi volontuli.
• Muzike akompanas nin Kore per kanzonfragmento Vivo riske el la KD Kia viv’, eldonita de Vinilkosmo. La programinformon akompanas interreta foto el ekspozicio dediĉita al Peter Mertens.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.