Ludu

La 1222-a E_elsendo el la 25.01.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• La temo de nia hodiaŭa interparolo kun prof. Ilona Koutny estas la startintaj ĉe Adam Mickiewicz-universitato surlokaj magistrigaj studoj, la interlingvistikaj studoj de la 8-a grupo de la postdilomitoj kaj la jam aperintaj kaj planataj studlernolibroj.
• En la informraporta elsendofragmento ni sciigas pri aktuala rilato de poloj al distanca laboro kaj pri tio, kion polaj gejunuloj opinias la plej grava; alia aktualaĵo rilatas al ukrainoj, kiuj dominas sur la pola merkato kiel la firmaoposedantoj.
• En la scienca rubriko ni informas pri nova inventaĵo de poloj – kontraŭkoroda lako kun  grafeno; pri triobliĝo de plasto sur la marfundoj.
• Muzike aŭdiĝas fragmente la plej nova kanzono de Hirosi Nobukuni „Vidante la stelojn”. La akompana interreta foto prezentas grupon de polaj junuloj reference al la temo, kio estas por ili la plej grava en la enketo „La prirevita estonteco de eŭropanoj”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.