Ludu

La 1219-a E_elsendo el la 10.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

enhavas felietonon pri koninda polo Witold Zglenicki, kies biografio ĝisatendis tri filmojn. Temas pri la naskiĝinta antaŭ 173 jaroj homo, kiu kree asistis la establon de la petrola industrio en Bakuo.
• En la nunsemajna kulturkroniko ni informas pri la solenanta 50-jariĝon de sia rekonstruo varsovia Reĝa Kastelo – atingaĵoj 2022, planoj 2023; pri la pasantaj en la nuna jaro jubileoj de renoma pola komponisto, Krzesimir Dębski.
• La E-komunuma informo traktas la novjaran mesaĝon de UEA-estraro kaj la Ĝenerala Direktoro pri laborplano 2023 aperinta en la listo uea-membroj.
• Hodiaŭ mankas loko por Leterkesto, sed al ĉiuj aŭskultantoj kaj radioamikoj ni dediĉas fragmente la kanzonon „Brila Stelo” el la plej nova albumo de Vinilkosmo, KD de Mikel Klav „Realeco”. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta naftoŝaktojn en la 19-jarcenta Bakuo, pri kio i.a. traktas nia felietono.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.