Ludu

Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,
partoprenantaj la Virtualan Kongreson!

La 25-an de novembro la Pola RetRadio, kaj en la nomo de ĝia skipo Barbara kaj Maciek invitas por la renkontiĝo je la 19a horo laŭ la Eŭropa Centra Tempo.

Venu kun viaj opinioj, rimarkoj, kritikoj kaj sugestoj, ni atendas vin ! Ni kune igu niajn varsoviajn E-elsendojn ankoraŭ pli allogaj, aŭskultindaj, diskonigindaj, daŭrigindaj!

Nian inviton ornamas foto pri veninta vintro, ankaŭ al Varsovio!