Ludu

La 1210-a E_elsendo el la 25.11.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

– En la 2-a parto de interparolo kun Brandon Sowers el Usono/Portugalio ni fokusiĝas i.a. pri E-radio en la historia kunteksto, sed  ni parolas ankaŭ pri iuj el la nunaj podkastoj. Kun atento ni akceptis sugestojn por la Pola RetRadio.
– En aktualaĵoj ni informas pri grava posteno en la Eŭropa Parlamento por la pola deputitino, Beata Szydło; pri mentora programo por talentaj liceanoj en Bjalistoko; pri la Pola Arbo de la Jaro 2022;
– En la scienctema rubriko ni informas pri  festo de Vroclava Politekniko kaj pri  esploroj koncerne la demandon, ĉu artefarita rideto estas sanhelpa?
– Fragmente aŭdiĝas la aŭtora kanto de Vera Jordan „Tia estas…”. I.a. ĝi troviĝas en la Brazila Kolekto ĉe https://www.brazilakolekto.com/. La programinformon akompanas interreta foto de la nunjara Arbo de la Jaro en Pollando, kverko „Fabrikanto” el Lodzo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.