Ludu

La 1208-a E_elsendo el la 15.11.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ en la literatura segmento ni prezentas la 131-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– En aktualaĵoj ni informas pri la supera edukiteco de poloj kaj aliaj eŭropanoj, baze de uniaj esploroj; pri naŭdeko da sciencistoj el la Jagelona Universitato en la prestiĝa rangolisto de Stanford-universitato; pri subvenciado de la instruado de la germana lingvo kiel la gepatra en Pollando.
– La sciencteman rubrikon ni dediĉas al pliaj esploroj pri dormofunkcio.
– Fragmente aŭdiĝas la esperantigita brazila kanzono Blanka Luno. Kantas Eudes Magalhaes. La programinformon akompanas interreta foto liganta al nia scienca rubriko pri pliaj esploroj rilate la dormofunkciojn.
– En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.