En septembro en Vroclavo, la sudokcidenta Pollando, estis establita Reto de la Mondaj Ĉefurboj de Libro de Unesko. Aliĝis al ĝi 14 aliaj urboj el la tuta mondo kaj ĝia celo estas popularigi literaturon kaj ĝiajn kreantojn.
La establoakton en la Malnova Urbodomo de Vroclavo subskribis reprezentantoj de 15 urboj: Akra, Antverpeno, Ateno, Buenos Aires, Guadalajara, Incheon, Kuala Lumpur, Madrido, Montrealo, Lubljano, Strasburgo, Ŝarĵo, Tbilisi, Torino kaj Vroclavo. La eventon partoprenis reprezentantoj de Unesko kaj Internacia Eldonista Societo (IPA). Dum la solenajo estis substrekite, ke libroj estas unikaj kulturobjektoj kreantaj reciprokan kompreniĝon, dialogon, pacon. Ili estas helpantaj konstrui komunan estontecon.
La ideo de la reto sub la egido de Unesko kompletigas kaj evoluigas la koncepton de la Monda Tago de Libro kaj Aŭtoraj Rajtoj de Unesko, la unuan fojon solita en 1995. En 2001 Unesko nomumis la Unuan Ĉefurbon de Libro por unujara periodo, kiu estis Madrido. Laŭvicaj ĉefurboj akiras la titolon pro la distingiĝantaj programoj popularigantaj librojn kaj librolegadon. Vroclavo ricevis ĉi tiun titolon en 2016. Aktuale la Ĉefurbo de Libro estas Guadalajara, en 2023 estos Akra kaj en 2024 Strasburgo. La novkreiĝinta Reto de la Mondaj Ĉefurboj de Libro de Unesko utiligos potencialon, spertojn kaj engaĝitecon de la urboj, establintoj. La celo estas krei komunajn projektojn kaj programojn formantaj la socian konscion pri la signifo, kiun por la nuntempa mondo, havas literaturo kaj ĝiaj kreantoj, libromerkato, altigado de librolegaj kompetentoj kaj kontraŭbatalado de analfabetismo.

El la elsendo 10.10.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 02’23”