En la Urbodomo de Poznano, la iama jezuita kolegio, estis malkovritaj sur la volbo de iama klostra manĝoĉambro, aktuale debatsalono, interesaj freskoj.
Laŭ enkondukaj ekzamenoj ili kreiĝis en la 30-aj jaroj de la 18-a jarcento, jam post la finkonstruo de la kolegio kaj nun rolas kiel eksterordinare valora pruvo pri la origina baroka interno de la kolegio. La unuajn freskojn oni malkovris en 2018.
Komence de la restaŭristaj laboroj oni sukcesis malkovri freskojn nur sur ĉirkaŭ 20 procentoj de la volbo, nun estis prezentita la cetera parto. Ĝi konsisitas el tri scenoj kun religia temaro, el inter kiuj nur la unua jam estis plene identigita kun la 4-a ĉapitro de la Jeremia Lamentado, unu el la libroj de la Malnova Testamento. La scenoj sur la volbo estas ĉirkaŭitaj de 12 jezuitaj sanktuloj en lunetoj – inter kiuj troviĝas Stanisław Kostka, Andrzej Bobola, Jan De Goto, Jakub Kisai, Franciszek Borgiasz, Alojzy Gonzaga kaj Ignacy Loyola.

El la elsendo 10.10.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 01’15”