Ludu

La 1202-a E_elsendo el la 15.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

En la hodiaŭa literatura fragmento ni prezentas la 130-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj traktas la aktualan ekonomian situacion en Pollando kaj la ŝparadon de poloj; laboraŭtomatigon kaj ĝiajn sekvojn; ŝanĝojn en la dieto de poloj favore al senvianda menuo. La sciencbultena temo estas dediĉita al la fenomeno FOMO en Pollando, alivorte la timo esti rete malkonektita.
Ni proponas unu el la plej lastaj kanzonoj el „Brazila Kolekto” (https://www.brazilakolekto.com/) „Saŭdado, ĝojo trista”, en la dulingva plenumo (portugala kaj Esperanto) de Cícero Soares. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la sciencbultena temo pri ĉiam pli da poloj elektantaj la senviandan dieton.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.