Komence de oktobro pasis la 205-jariĝo de la establo de sekreta Societo de Konoamantoj (pole Filomatoj). Inter la kreintoj, studentoj aŭ diplomitoj de la Universitato en Wilno estis ses personoj i.a. Adam Mickiewicz. Kvankam li ne estis la ĉefa persono, se temas pri la organiza hierarkio, sendube li superis aliajn per poezia talento. En 1818 li presis en la gazetaro sian unuan versaĵon, kaj en 1822 aperis libroforme liaj „Baladoj kaj romancoj” agnoskitaj kiel simbola komenco de la pola romantikismo.
La kreintoj de societo estis la plej grava grupo en la generacio, kiu okazigis la klerigajn/romantikajn transformiĝojn en Pollando. Komence ilia ĉefa celo estis intelekta evoluo superanta la universitatan programon, gravis ankaŭ morala perfektiĝado kaj polurado de siaj karakteroj, por kio ili serĉis inspiron en fontoj same antikvaj kiel modernaj. Kun la fluo de la tempo kreskis iliaj ĉiam pli ambiciaj celoj literaturaj, kulturaj kaj patriotaj-klerigaj. Aldoniĝis al ĉio ĉi ideoj pri disvastigado de konoj (agado malpermesita de la rusa aneksinto), formado de civitanaj sintenoj. Tio kaptis la atenton de la cara polico kaj alkondukis al juĝproceso kontraŭ la membroj de la societo kaj ĝia malfondo.

El la elsendo 20.10.2022. Legas Maciek – 01’33”