Sciencaj informoj

Hepato vivdaŭre juna

Enretigita de: | Sept 15, 2022 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Hepato ĉiutage purigas la korpon de multaj toksinoj kaj pro tio daŭre frontas damaĝoriskon. Malsame al aliaj organoj ĝi tamen havas la kapablon kuraci tiajn damaĝojn. Sed kiom longe tiu kapablo daŭras? Por trovi la respondon al ĉi tiu demando necesis fari konformajn esplorojn ĉe homoj, ĉar rilataj esplorrezultoj ĉe bestoj ofte estis malakordaj.
Tiun taskon entreprenis internacia sciencista teamo gvidata de d-ro Olaf Bergmann. Ĝian konsiston eniris ne nur biologoj kaj klinikaj laborantoj, sed ankaŭ fizikistoj kaj matematikistoj. Ĝi ekzamenis hepatojn de multaj homoj, mortintaj inter la 20-a kaj la 84-a vivojaroj. La akiritaj rezultoj evidentiĝis surprizaj. Estis konstatite ke, sendepende de la mortoaĝo, la ekzamenitaj hepatoj ŝajnis ĝenerale esti pli-malpli 3-jaraj laŭ sia aĝo. Krome evidentiĝis, ke en la vivodaŭro la hepato kapablas adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj korpobezonoj, dank’ al la konstanta renoviĝado de la ĉeloj, kio okazas ankaŭ ĉe personoj grandaĝaj. Tamen inter unuopaj ĉeloj aperas relative esencaj diferencoj rilate aĝon. Dum iuj renoviĝas nur post unu jaro, aliaj povas bezoni eĉ 10 jarojn. Tio dependas de la DNA-enhavo. Plimulto de la ĉeloj estas ekipita per du kromosomaj aroj. Iuj ĉeloj maljuniĝante amasigas pli da DNA. Sekve de tio tiaj ĉeloj povas enhavi 4, 8 aŭ eĉ pli da kromosomaj aroj. Kaj ĝuste tiuj ĉeloj funkcias en koncerna organismo multe pli longe. Kun la fluo de la tempo la nombro de tiaj ĉeloj kreskas, kio povas esti defenda mekanismo kontraŭ multiĝado de damaĝaj mutacioj.
Ĉeokaze la teamo de d-ro Bergmann per similaj metodoj esploris aliajn homajn organojn koncerne kiujn oni estis konvinkitaj, ke ili ne renoviĝas en la vivodaŭro. Temis pri tiom ŝlosilaj, gravaj organoj kiel koro kaj cerbo. Montriĝis, ke eĉ en tiuj organoj novaj ĉeloj povas kreiĝadi en la daŭro de la tuta vivo, kaj ne nur en la feta vivstadio.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 02’45”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523676

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj