Ludu

La 1182-a E_elsendo el la 05.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

Nia hodiaŭa elsendo fokusiĝas ĉirkaŭ la 107-a UK, kiu oficiale estos inaŭgurita dimanĉe, la 7-an de aŭgusto, sed jam morgaŭ en Montrealo kunsidos la Komitato de UEA kaj vespere disvolviĝos la Movada Foiro. En la kongresetoson enkondukas nin per speciala sonraporteto Fernando Maia, vicprezidanto de UEA. La 31-an de julio 2022 finiĝis la laborkontrakto de la longjara KKS, Clay Magalhães. Ni ligas al la adiaŭanta lin GK de UEA, sed krome citas lian pli detalan retrorigadon al lia KKS-laboro en UEA, kiu aperis en Facebook. Ni informas krome pri la elektronika Kongreslibro kaj la kongresa apo – https://uk2022.glideapp.io/. Pri la zoom-ĉambre sekvebla IKU-programo: https://huji.zoom.us/j/7508982919.
Krome nia aktualaĵo rilatas al esploroj pri la sinteno de pola junularo al la klimatŝanĝoj kaj interesa inventaĵo de lernantoj el Bjalistoko pri ganto interpretanta la gestan lingvon.
– La apudanta la programinformon interreta foto prezentas la emblemon de la 107-a UK en Montrealo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.