Surporcelanaj urbaj panoramoj kaj pejzaĝoj, laŭ la pentraĵoj kaj grafikaĵoj de eminentaj aŭtoroj, unuavice Bernard Bellotto-Canaletto, estas rigardeblaj en la nova ekspozicio de la varsovia Reĝa Kastelo. Ĝi estis pretigita lige kun la 300-a naskiĝdatreveno de la artisto. La porcelanajn objektojn apudas la grafikaj originalaĵoj.
La ekspozicion inspiris la kafokruĉo el Meissen ornamita per du bildoj de Varsovio laŭ la pentraĵoj de Belotto, devenanta el la manĝoservico de la reĝo Stanisław August Poniatowski. La porcelanaĵoj estas prezentitaj en du grupoj. La unua inkluzivas vazojn ornamitajn per panoramaj bildoj laŭ la pentraĵoj kaj gravuraĵoj de Belotto, montrantaj krom Varsovio ankaŭ tiajn saksajn urbojn kiel Dresdeno, Pirna, fortikaĵo Koenigstein kaj krome Vienon. En la dua grupo troviĝas teleroj kaj salatujo ornamitaj per nederlandaj panormaj bildoj, el kiu la plej granda parto estis faritaj en Meissen en la jaroj 1772-74 kaj apartenis al Vilhelmo la 5-a, Oranĝdinastia.
La ornambildoj estis bazitaj sur la krokizoj de diversaj nederlandaj artistoj. La prezentitaj objektoj devenas ĉefe el la kolektoj de eksterlandaj muzeoj, interalie el la Porcelana Kolekto de Dresdeno kaj Bavaria Nacia Muzeo en Munkeno, Virtenbergia Nacia Muzeo en Stuttgard, Viena Muzeo de la Aplikata Arto kaj la amsterdama Rijksmuseum. La ekspozicio en la varsovia Reĝa Kastelo “Pejzaĝoj sur porcelanaĵoj. Pentrista inspiro kun Bellotto-arto fone” funkcias ĝis la 4-a de septembro. Akompanas ĝin riĉe ilustrita katalogo.

El la elsendo 20.07.2022. Legas Gabi kaj Barbara – 2′ 12″