Hodiaŭ ni prezentas etan raporton kun du sondokumentoj pri la okazintaj lastsemajnfine 33-aj Krakovaj E-Tagoj. Antaŭ nia mikrofono gastas Kinga Gierula-Mirocha, kiu ligas al sia prelego pri graveco de aloo en nia sancela vivo kaj Piotr Karcz, unu el studentoj de interlingvistikaj studoj en Poznano, por kiu tamen la Tagoj estis la unua iom granda e-ista evento.

El la elsendo 10.06.2022. Prilaboris red. Barbara Pietrzak -11’31”