Ludu

La 1160-a E_elsendo el la 15.04.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj literaturan segmenton kun la 124-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
En la komenco:
– Ni referencas al la 105-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto;
– Ni informas pri pliaj aktualaĵoj koncerne la elmigradon el Ukrainio lige kun la milito;
– Pri rifuzo de la Eŭropa Komisiono helpi al la landoj akceptantaj fuĝintojn el Ukrainio.
Niaj sciencbultenaj temoj koncernas:
– prestiĝan premion por la pola astronomo, prof-ino Bożena Czerny;
– esplorojn pri vivo, kulturo kaj aspekto de soraboj, okcidentaj slavoj de antaŭ 400 jaroj;
– esplorojn rilate plaston en la homa organismo.
La akompana ĉe programinformo interreta foto prezentas rekreitan de sciencistoj aspekton de soraba paro de antaŭ 400 jaroj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.