Ludu

La 1159-a E_elsendo el la 10.04.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj komence kulturkronikon:
– Kelkvorte pri la Palma Dimanĉo en Pollando;
– Historiaj Karesmaj Kurtenoj en Orawka prezentitaj nur dum unu semajno;
– Historiaj muziknotaj dokumentoj retrovitaj en la biblioteko en Hosianum, Olsztyn
– En la E-komunuma segmento ni prezentas novaĵojn pri KER-ekzamenoj, ĉefe kunlaboro kun Akademio de Esperanto; pri interesa libro pri la hispana E-movado eldonita en Madrido.
– Fine aŭdiĝas la redakcia leterkesto, la unua en la nova elsendoskema ritmo.
La elsendon akompanas citaĵoj el la Karesm-rilata kaj Grandsemajna muziko; Ni memorigas la kanton de Muzilo „Arĝentaj branĉetoj” kaj prezentas fragmente la kanzonon de Ĵomart kaj Nataŝa „Al Ukrainio”.
La akompana ĉe progaminformo interreta foto referencas al la hodiaŭa Palma Dimanĉo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003.
La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.