Ludu

La 1154-a E_elsendo el la 22.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj i.a.:
– aktualaĵojn: Leĝo pri la defendo de la hejmlando; jam 700 mil ukrainaj infanoj en polaj lernejoj; ukrainanoj povas favore ŝanĝi hrivnojn; Stipendioj por ukrainaj sciencistoj de la Univeritato en Lodzo;
– sciencan rubrikon: nanomembranoj el polidopamino;
– El la E-gazetaro: la marta numero de la revuo „Esperanto”; la 12-a numero de „La Revuo Orienta”.
– Realtempa observado de grizaj ardeoj: https://gizycko.bialystok.lasy.gov.pl/czapleonline
En la hodiaŭa progamo ni memorigas la kanzonon „La pluvombrelo”, kiun kantas Jacques Yvart el la KD eldonita de Vinilkosmo „Jacques Yvart kantas Georges Brassens”. La programinformon akompanas la interreta foto prezentanta junajn ardeojn en nesto en Czapliniec. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.