Ludu

Karaj Aŭskultantoj ankoraŭ ĝis la 10-a de marto 2022 eblas partopreni kaj diskonigi nian enketon pri estontaj programoj de Pola RetRadio sojle de ĝia 12-jariĝo: https://forms.office.com/r/G23nvaDLh1.
Partoprenu, diskonigu; Anticipan dankon !

La 1150-a E-elsendo de la Pola RetRadio en Varsovio ĉe www.pola-retradio.org

Ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun konata pola esperantisto, Jarek Parzyszek el PSEK, Pola Studenta E-Komitato kiu antaŭnelonge solenis la 50-an datrevenon de sia kreiĝo. La komencaj aktualaĵoj koncentriĝas pri informoj ligitaj kun la rusa invado kontraŭ Ukrainion. Ni informas i.a. pri speciala alvoko de la edzino de la pola prezidento al rusaj virinoj lige kun la hodiaŭa Internacia Tago de Virinoj ; pri speciala leĝo helponta al ukrainaj rifuĝintoj en Pollando; pri klerigplanoj por la plej junaj ukrainaj rifuĝintoj; pri kunlaboragadoj de polaj sciencistaj kun ukrainaj kolegoj; pri medicina helpo al Ukrainio, en kiu gravan lokon okupas Pollando. La sciencbultena temo traktas la malkovron de nova plantspecio, orkido Maxillaria anacatalinaportillae Szlach. & Lipińska fare de polaj sciencistoj. Ĝia foto akompanas nian programinformon kaj estu simbola donaco al ĉiuj esperantistinoj. Muzike akompanas nin Roĝer Borĝes per fragmento de la kanzono „La luna promenado” el la KD „Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo.  En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.