Ludu

La 1148-a E_elsendo el la 01.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Per la sondokumento el 1980 ni omaĝas kaj adiaŭas la forpasintan la 25-an de februaro konatan E-aktivulinon, Claude Nourmont el Francio/Luksemburgio. La komenca parto de la aktualaĵoj ligiĝas kun la rusa invado kontraŭ Ukrainion. En la scienbultena rubriko ni parolas pri aparta mezurilo de bjalistokaj sciencistoj ebligota difini la masopezon de la cikoniaj nestoj, kio gravas laŭ sekurecomotivoj en la sezono kiam ĉi tiuj – ĉiam atendataj birdoj – revenas al Eŭropo, i.a. al Pollando. Muzike ni memorigas fragmenton de la kanzono de Ramona van Dalsem „Pacon volas ni”. La programinforma foto prezentas amason da ukrainanoj ĉe la limo al Pollando . En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.