Ludu

La 1146-a E-elsendo de la Pola RetRadio en Varsovio

La ĉefan lokon okupas la 122-a fragmento de la historia romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. En la komencaj aktualaĵoj la 22-an de februaro 2022 ni informas pri situacio ĉirkaŭ Ukrainio post la invaddecidoj de Rusio kaj pri la elektronika kontrolo, kiu ekde hodiaŭ ĉirkaŭprenas la ekologiminacajn varojn transportatajn kaj transite liveratajn al kaj tra Pollando. Niajn salutojn okaze de la komenciĝinta Semajno de Internacia Amikeco akompanas la malnova kanzono de Max Roy Carrouges „Esperanto”. La sciencbultena temo koncernas la bonefikadon de la t.n. Verdaj Muroj aparte ĉe konstruaĵoj kreitaj laŭ malnova teknologio ligita kun la uzo de la brikoj. La programinforma foto prezentas la tiel nomatan verdan muron, tio estas brikonstruan dommuron surkreskitan de verdaj plantoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.