Ludu

La 1144-a E_elsendo el la 15.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ prof. Ilona Koutny gvidanta Interlingvistikajn Studojn en Poznano. La temo de nia interparolo estas i.a. la ĵus finiĝinta virtuala februara sesio. La komencaj aktualaĵoj ligiĝas kun la moskva vizito de la pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Zbigniew Rau kiel la prezidanto de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo; kun grandiĝantaj investaĵoj de Koreio en Pollando. Nia sciencbultena temo traktas la malkovron de pola diplomato en Turkio, kiu identigis la historian Thebasa, kiun arkeologoj serĉis de du jarcentoj. Muzike akompanas nin Carina kaj Platano per la kanzonfragmento „Miela obsedo” el la KD de Vinilkosmo „Hiphopa Kompilo, Volumo 2”. La akompananta la programinformon foto prezentas panoramon al historia Thebasa en Turkio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.