Ludu

La 1142-a E_elsendo el la 08.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa trarigardo de la E-Gazetaro ni citas fragmenton de la novjara mesaĝo de UEA, Duncan Charters el la januara „Esperanto” pri tio, kion faris la estraro en 2021 por plifortigi la Asocion. El la lasta numero de francaj esperantistoj „Le monde de l’ESPERANTO” apartan atenton ni donas al tre interesa artikolo de Edmond Ludwig pri la sekretoj de la lingvoinstruado. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri solvoj ĉirkaŭ la transita varblokado el Ukrainio, pri ŝparema sinteno de poloj kaj pri iliaj novaj preferoj, pretaj manĝoj ricevataj laŭmende. La sciencbultena temo estas dediĉita al Nasa-esploroj pri misteraj gravitaj ondoj en la tera atmosfero. Muzike ni aŭdigas la kanzonon „Birdo sur la muro” de Hiroshi Nobukuni, kiun plenumas la aŭtoro. La interreta foto rilatas al nia sciencbultena temo kaj gravitaj ondoj en la tera atmosfero. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.