Ludu

La 1139-a E_elsendo el la 28.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Nian nunsemajnan felietonon ni dediĉas al vizitinda Pollando, ĝia sudokcidenta montoĉeno Karkonosze, Karkonoŝo. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas interesan ekspozicion en la Teatra Muzeo en Varsovio fokusigita ĉirkaŭ la varsoviaj Molierspektakloj; interesan iniciaton de polaj lernantoj en Budapeŝto intimi kun la pola pentroarto iom petolmaniere. Ni referencas al la mesaĝo de UEA lige kun Internacia Memortago pri holokaŭsto. Ni prezentas fine la duan parton de la arkiva interparolo de Andrzej Pettyn kun la elstara pola E-aktorino, Jadwiga Gibczyńska, kies 10-a mortodatreveno pasas nunjare. Muzike aŭdiĝas fragmente la kanto „Muziko de via animo” de Antero Ávila en la plenumo de Grinoalda kaj Maria Ávila. La programornama interreta foto prezentas la montopinton Śnieżka en Karokosz-montaro kun alrigardo al la nifaspekta Altmonta Meteologia Observatorio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.