Sciencaj informoj

Ora Medalo por junaj polaj esploristoj

Enretigita de: | Dec 28, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Paulina Frątczak kaj Adrian Grzontka, du mezlernejaj studentoj el la pola urbo Jastrzębie Zdrój (la suda Pollando), kadre de sia sciencprojekto, esploris proprecojn de heteroceroj (t.e. noktaj papilioj), kies larvoj manĝas diversajn substancojn, inkluzive neorganikajn kaj polimerajn. Ili elektis ĉi-tiun temon sekve de eksterlernejaj okupoj pri ekologio, enfokusiĝante pri la mediopoluado. Ilian eksperimenton inspiris mallonga scienca artikolo en itala ekologia revuo pri netipaj manĝokutimoj de la eta nokta papilio >Galleria mellonella<, konata kiel granda mielĉelara tineo. Dum monatoj la polaj studentoj faris eksperimentojn por esplori, kiel la larvoj de la mielĉelera tineo disvolviĝas kaj kondutas en diversaj termikaj kondiĉoj, kun senlima aŭ limitiga aliro al manĝo ktp. Ili nutris la larvojn per polietileno, la plej uzata polimero en la mondo, konsistiganta 34 procentojn de la totala plasta merkato. Paulina kaj Adrian rimarkis, ke la larvoj en la temperaturo de ĉirkaŭ 18 celsiusaj gradoj estis pli dormemaj kaj havis malpli rapidan vivociklon, sekve ili vivis pli longe, sed el tio ne rezultis la pli granda manĝemo de polietileno. La larvoj breditaj en la pli altaj temperaturoj, ekzemple ĉirkaŭ 24 gradoj, vivis pli mallonge kaj formis kokonojn pli frue, sed samtempe manĝis pli da polimero. La dua eksperimento esploris la dieton de >Galleria mellonella<, ĉar ĝiaj larvoj manĝas ne nur la polietilenon, sed ankaŭ la abelan vakson. La studentoj pruvis, ke la plej adekvata rilato de vakso al polietileno egalas al 1:1. En ĉi tiuj kondiĉoj eĉ 81 procentoj da larvoj vivis sufiĉe longe por formi kokonojn. Polietileno – kiel sciate – estas vaste uzata en la ĉiutaga vivo, oni uzas polietilenajn sakojn, aŭtomatajn pakumojn, botelojn, akvajn hosojn, tubojn ktp. La ĉefa problemo kun polietileno, same kiel kun aliaj polimeroj, estas ilia longdaŭro. Ili estas preskaŭ nemalkomponiĝeblaj. La polaj studentoj ne estis la unuaj, kiuj esploris polimerkonsumajn organizmojn. En 2008 la deksesjaraĝa kanadano Daniel Burn malkovris, ke disvastigitaj gram-negativaj bakterioj Pseudomonas fluorescens kune kun alia bakteria specio Sphingomonas detruas kaj sengradigas polietilenon. En 2014 ĉina scientisto rimarkis, ke >Barata faruntineo< faris truojn en liaj plastaj sakoj. Li ĝuste supozis, ke en en ilia digesta sistemo troviĝas baktrioj kiuj havas kapablon metaboligi polietilon. Ni aldonu, ke la malkovro de la polaj studentoj ne signifas novan eraon en reciklado, sed estas plia grava paŝo en la ekologiaj esploroj. L a polaj mezlernejaj studentoj pro sia laboro akiris Oran Medalon en la kategorio Medioprotektado dum la Internacia Invntokokurso iCan 2021 en Kanado.

El la elsendo 28.12.2021. Legas Barbara – 4′ 08″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520885

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj