En niaj elsendoj el la 7-a kaj la 14-a de decembro de 2021 antaŭ nia mikrofono ni gastigis konatan britan esperantiston, ekde septembro ankaŭ studenton de la poznanaj Interlingvistikaj Studoj, Tim Owen. Sed la temo de nia interpaolo estas krome lia profesia laboro en BEA, esperantistiĝo, eldonagado kiel la ĉefokupo kaj sekvado de Zamenhof-spuroj en Varsoovio.

El la elsendo 14.12.2021 – 22′ 37″