Ludu

La 1130-a E_elsendo el la 28.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Ĉi-marde ni referencas en la interparolo kun red. Maciej Jaskot al la novembra sukcesa demonstra E-leciono en la Eŭropa Kolegio en Natolin, kiun li gvidis nunjare la 2-an fojon rikoltante novajn, interesajn spertojn. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la eksperimenta programo por polaj antaŭlernejanoj en la regiono de Łódź igi ilin denaskaj dulingvuloj; al la malferma Pollando je persekutataj aŭ reprezaliataj belorusoj; al la ekspozicio pri festaj poŝtkartoj en Lodzo. La scienca temo koncernas distinigon de du polaj gejunuloj realigantaj programon pri plastoreciklado. Muzike ni memorigas fragmente „Kristnaskan kanton de Esperantistoj” kaj la kanzonon „Trans la tim’” de idc „Fulmerford” lanĉitan de Vinilkosmo. La hodiaŭan programinformon ornamas iu el multegaj malnovaj festokazaj, kristnaskaj poŝtkartoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.