Ludu

La 1129-a E_elsendo el la 24.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa E-elsendo enportas en la etoson de Kristnasko solenata ne nur en Pollando. En la komenca kulturkroniko ni informas pri ekspozicio de krakovaj kristnaskaj kripetoj en Varsovio kaj pri aparta ekspozicio de la tolaĵo de Caravaggio „Narciso apud fonto” en la Reĝa Kastelo. Nia felietono estas dediĉita al la kreiĝinta antaŭnelonge Centro de la Pola Heredaĵo en la urbeto Virgin Mary en Usono. Fine nia kolegino, red. Milada Szwedo dividas siajn rememorojn pri Kristnasko en Ĉeĥio. Nian elsendon riĉe ornamas kristnaskaj kantoj en Esperanto en la plenumo de Muzilanoj, Akordo, Remigiusz Kossakowski kaj Joëlle Rabu. Kristnasko inspiris multajn pentristojn. La akompana al programinformo foto bildigas unu el la pentraĵoj laŭteme ligitaj kun ĉi tiu festo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.