Ludu

La 1126-a E_elsendo el la 14.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Denove ni renkontiĝas antaŭ nia mikrofono kun konata brita esperantisto, Tim Owen daŭrigante nian interparolon registritan en septembro en Poznano, ĉi-foje iom pri lia esperantistiĝo kaj sekvado de Zamenhof-spuroj en Varsovio. La unuan parton de nia elendo okupas la proksimiĝanta 15.12., tradicie aparte solenata en la E-komunumo. Tiukuntekste ni i.a. prezentas la porokazan mesaĝon de UEA. En aktualaĵoj ni informas pri la kreiĝonta Maŭzoleo de la Martireco de Pola Kamparo, kies arkitektura projekto akris prestiĝan premion Yuanye Awards kaj pri polaj elspezplanoj lige kun la proksimiĝantaj Festotagoj. Nia sciencbulteno traktas la malkovron sur la teritorio de Pollando de la plej malnova ornamaĵo de antaŭ pli ol 40 mil jaroj. En la elsendo aŭdiĝas fragmente la kanzono „Zamenhof” el la KD „Esperanto”. La reta foto ĉe la hodiaŭa programinformo prezentas la pli ol 40-miljaran kolornamaĵon (pendaĵon) malkovritan en la kaverno Stajnia (la sciencbultena temo). En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.