Ludu

La 1122-a E_elsendo el la 01.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ la gasto de nia redakcio estas la prezidanto de la Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. Ni interparolas pri la nunjara eldono de la Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj, kiuj ĉi-jare havas fortan literaturan fokuson kaj okazos inter la 9-a kaj la 12-a de decembro 2021. La komencaj aktualaĵoj rilatas al revenigo de la pola lingvo kiel abiturienta ekzamenlingvo en polaj lernejoj en Litovio; al nova patrono de 2022, Ignacy Łukasiewicz; al limigoj en Pollando kaŭzitaj de nova kovimvirusa varianto. Nia sciencbultena temo estas dediĉita al neŭronaj lingvomodeloj, pri kiuj oni laboras ankaŭ en Pollando. Por la hodiaŭa muzika akompano ni elektis fragmenton de la kanzono „Via vio” de la KD de Strika Tango „Civilizacio” eldonita de Vinilkosmo. Kantas Alejandro Cosavella. La programinformon akompanas Zamenhof-monumento en Bjalistoko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.